Vikio de E@I!: Manlibropri-Vikipedio ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Manlibro pri Vikipedio

Celoj de la projekto

La projekto havas du ĉefajn celojn:

1. Per manlibro klarigi kial kaj instrui kiel verki en Vikipedio. Ne temas nur pri la esperanta Vikipedio; ni ankaŭ volas instigi landajn sekciojn de TEJO alvoki kaj akompani siajn membrojn verki pri la Esperantokulturo en la nacilingvaj Vikipedioj; ekzemple per la kreado de portalo pri Esperanto en diversaj lingvoj.
2. Trejni aktivulojn. Ni esperas per nia manlibro ankaŭ plifaciligi la laboron de la landaj asocioj. Per praktika manlibro eblas facile organizi praktikadosesiojn pri Vikipedio.

Redakcio / enhavo

La ĉefredaktoro de la manlibro estas Yves Nevelsteen. Multe helpis Chuck Smith kaj kelkaj aliaj aktivaj vikipediistoj al ĝia realigo. Grandparte la manlibro estas bazita je artikoloj de Vikipedio mem.

Unua eldono

La unua eldono de la manlibro estas financita de la TEJO-fonduso Freŝa Vento, de malavara hungara mecenato kaj de junularaj organizaĵoj FLEJA kaj PEJ. Ĝin presis la Flandra Esperanto-Ligo je 250 ekzempleroj. Plej multaj ekzempleroj estas senpage disdonitaj dum jarfinaj junularaj aranĝoj); kelkaj ekzempleroj estas venditaj al plenkreskuloj. Ĝi elĉerpiĝis. Je la dua versio de la DVD Esperanto Elektronike troviĝas la PDF-versio.

Dua eldono

La duan eldonon eldonas eldonejo ESPERO de Peter Baláž. Ĝi estos financita parte de la restanta mono de la unua eldono, parte de la loka Esperanto-klubo de Gent kune kun E@I mem kaj TEJO. Presiĝos 1000 ekzempleroj.

Kunfinancis

Kunlaboris

Grandparte la tekstoj estas bazitaj sur tekstoj de Vikipedio mem.

Diferencoj inter la unua kaj la dua eldono

Vendado / distribuado

Senpage

Vendoj

La manlibro estos aĉetebla dum la festo de la 100-jariĝo de la antverpena klubo.
Vi povas rekte aĉeti la manlibron por 3 eŭroj en la retbutiko de FEL


La antaŭmenda periodo de la manlibro kun favora prezo estis ĝis la 12-a de aprilo. Interalie antaŭmendis jenaj personoj kaj kluboj.




 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]