Vikio de E@I!: HokanX/NovaLibroIdeo ...

Cxefa Pagxo | MalpermesiteCxiuj Pagxoj | MalpermesiteLastaj Sxangxoj | MalpermesiteLastaj Komentoj | MalpermesiteUzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

NB: La projekto nun havas novan viki-paĝon: http://vikio.ikso.net/Projektoj/PerspectivesOnEo




Malnova paĝo:

Libroideo: Essays about the international language Esperanto


Ekzistas plano kunmeti novan libron pri Esperanto en la angla. (Eble ĝi iam ekzistos ankaŭ en Esperanto kaj ev aliaj lingvoj.)


La ĉefaj celgrupoj de la libro estos lingvemaj studentoj kaj edukitaj homoj. Alivorte, "lingvemaj kleruloj", t.e. homoj kiuj studis/as ĉe universitato, lernis almenaŭ unu fremdan lingvon kaj ĝenerale interesiĝas pri lingvaj aferoj.


Laŭplane ĉiu verkisto donu du tekstojn:


La sciencecaj artikoloj prefere estu "enkondukaj" tiel ke edukitaj homoj sen antaŭaj konoj pri Esperanto kaj lingvistiko povu sekvi la artikolon, ev kun helpo de klarigaj piednotoj.


Grava celo de la libro estos montri ke Esperanton uzas kaj ŝatas ankaŭ homoj kun bonaj meritoj en la akademia mondo kaj en tiu maniero forigi eventualajn antaŭjuĝojn pri Esperanto ĉe la leganto kaj veki intereson pri Esperanto. Alia grava celo estos iom eduki ne-E-istojn kaj ankaŭ E-istojn pri diversaj temoj rilate al Esperanto.


Ebla librotitolo: Essays about the international language Esperanto


Tempoplano: Dependas de la kontribuontoj... Sed espereble ni havos bonan libron antaŭ UK en Kopenhago 2011.


Eldonejo povus esti Mondial aŭ eble Benjamins en la serio Studies in World Language Problems. (Krome estus tre bone havi ĉiujn artikolojn kaj sinprezentojn en la reto.)


"Laux mi la stilo devas esti kiel <<por konferenco>> - tie temas pri science interesaj eltrovajxoj, sed kun enkonduko kaj termklarigoj por auxskultantoj/legantoj kun alia specialigxo. Tio laux mi ankaux kongruus kun kion studentoj povas utiligi." (Eckhard Bick)



Kontribuontoj


(Pluraj aliaj elstaraj E-istoj respondis ke ili taksas la ideon interesa, sed ke ili mem ne havus tempon kontribui al ties realigo.)


Ideoj pri aliaj artikoltemoj


Skizo de ebla enhavtabelo




Komentoj pri la libroideo


Komento 1: Ne klaras al mi ĉu la libro estu scienca verko aŭ primovada.


Hokan: Mi esperas ke ĝi povos esti iom kaj kaj ĉar ĉiu verkisto donu du tekstojn, laŭplane. Unu teksto kun personaj rilatoj, spertoj kaj opinioj pri Eo. La alia teksto estu scienceca artikolo pri iu temo rilate Eon, sed prefere la artikolo ne estu tro detaleca kaj "seka" sed pli enkondukeca al la koncerna temo. Do, la celgrupo de la libro estu sufiĉe vasta, ne nur por lingvistoj, miaopinie, sed por ĉiu lingvema kaj iom klera kaj malfermita homo.

Komento 2: Temas pri interesa libro, kiu povus interesi kaj esperantistojn kaj neesperantistojn. Pro tio estus bone unue verki ĝin en esperanto kaj poste en la angla.


Hokan: La ĉefa celgrupo de la libro tamen estas lingvemaj studentoj kaj intelektuloj kiuj (ankoraŭ) ne scipovas legi en Esperanto sed povas legi en la angla, pro tio mi preferus se la libro unue aperus en la angla. Sed mi tute konsentas ke la libro estus tre leginda ankaŭ por E-istoj kiuj ne scipovas legi en la angla. Do, mi forte esperas ke ni trovos homfortojn (kaj monon) por fari ankaŭ Eo-lingvan version de la libro. (NB: Kontribuonto kiu ne povas/ŝatas verki en la angla povos verki en Esperanto kaj ni poste aranĝos angligon de ŝiaj/liaj tekstoj.)

Komento 3: Lau mi, ghi unue aperu en la angla, char Hokan pravas je tio ke ja urghas disponi je trafa prezentado de nia afero al edukita tavolo. Se oni povus esprimi preferojn pri la temoj alprenutaj de la ceteraj kolegoj, lau la karaktero de la kolekto estus bone lau mi ke Ilona Koutny prioritate verku tekston pri Esperanto laŭ lingvotipologio kaj Renato Corsetti pri Lerni Esperanton kiel gepatran lingvon (mi ja scias ke ambau kapablas pri multaj temoJ, sed tiuj 2 aparte indas por la planata kolekto). amike, José Antonio Vergara


Komento 4: Cxu via origina libroideo, sistema prezento de e-o al akademia publiko transformigxis al la nuna projekto aux gxi restas aparta kaj ankoraux atendas sian vicon?


Hokan: La ideo pri universitata libro prezentita en Amsterdamo 2008 transformiĝis al libroprojekto kun la labornomo "Manlibro pri Esperanto" kaj estas kunordigata de Mark Fettes. Al mi malklaras ĉu ĝi realiĝos aŭ jam "endormiĝis". Estus bonege se tiu manlibra projekto realiĝus, sed ĝia celgrupo estus iom alia ol la supra. Do, mi pensas ke indus daŭrigi pri la supra ideo eĉ se la manlibra projekto "vekiĝus" baldaŭ. Krome ESF ŝajne preparas alian libron kun esplorideoj pri Esperanto kiu estos eldonita dum 2010, miakomprene. Do, entute temas pri tri anglalingvaj libroprojektoj:
  1. "Manlibro pri Esperanto": Altnivela libro en la angla por lingvistoj kaj esploristoj (stato dormanta)
  2. La projekto priskribita en tiu ĉi paĝo: Pli vasta celgrupo, pli bunta, malpli sistema ol la "manlibro" (nun en cerbuma kaj prisonda fazo)
  3. "ESF-projekto": anglalingva enkonduko al studoj pri Esperanto el tre diversaj perspektivoj, ne nur lingvistika (ŝajne eldonota en 2010)



Komentoj pri la libroideo kaj pri kelkaj artikoloj estas petataj per la paĝo Malpermesite/Hokanx / Nova Libro Ideo / Comments/.


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
2 komentoj cxe la pagxo. [Montri komentojn/formularon]