Vikio de E@I!:
Dokumentoj
?
/Deklaro
...
Al ikso.net
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
??? E@I ??? : 1. Ghojas ke estas pli kaj pli da internacia kaj interkultura komunikado en la mondo; 2. Esperas ke la lingva kaj kultura diversecoj ne malgrandighos estontece; 3. Konsilas ”praktiki” multlingvismon chiam kiam praktike kaj finance eblas per interpretado kaj tradukado; 4. Opinias ke gravas subteni multlingvismon, ekz per bunta lingvoinstruado en lernejoj; 5. Pensas ke sistemo kiu postulas regadon de pluraj grandaj lingvoj estas maljusta kaj elitisma; 6. Agnoskas ke la angla hodiau estas la plej grava kaj utila lingvo por internacia komunikado; 7. Rimarkas ke tute ne chiuj sukcesas atingi altan nivelon de la angla spite al multjara lernado kaj penado; 8. Spertas ke esperanto plurkiale estas tre tauga lingvo por interkultura komunikado; 9. Supozas ke la rolo de la angla por internacia komunikado kreskos dum la ontaj jardekoj; 10. Kredas ke rekta komunikado (t.e. sen interpretado au tradukado) estas esenca por starigi komunan ”ni-senton” inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj; 11. Bonvenigus pli da internaciaj forumoj kaj kontaktiloj por faciligi "rektajn" diskutojn kaj debatojn kaj intershanghon de informoj; 12. Tezas ke modelo en kiu chiuj pasive regus kaj la anglan kaj esperanton kaj aktive regus unu el tiuj lingvoj, povus esti tre efika kaj relative justa por internacia komunikado; * Invitas al chiuj kiuj konsentas pri la supraj punktoj subskribi la deklaron. ====Aldonoj klarigoj==== [Punkton post punkto... Venos...]
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2